Bretschneider eksilentis kaj seniluzie ĉirkaŭrigardis la sengastan ejon.
„Ĉi tie iam pendis bildo de sinjoro imperiestro,“ li ekparolis denove post momento, „ĝuste tie, kie nun troviĝas la spegulo.“
„Jes, en tio vi pravas,“ respondis sinjoro Palivec, „ĝi pendis tie kaj fekis sur ĝin muŝoj, mi metis ĝin do en subtegmenton. Vi ja scias, iu povus permesi al si eĉ ian aludon kaj el tio povus rezulti malagrablaĵoj. Ĉu mi tion bezonas?“
„En tiu Sarajevo estis tio ŝajne tre aĉa, sinjoro gastejestro.“
Al tiu ĉi ruze rekta rimarko sinjoro Palivec respondis neordinare singarde: „Ĉi-jarsezone en Bosnio kaj Hercegovino ordinare terure varmegas. Kiam mi tie soldatis, oni devis meti glacion ĉirkaŭ la kapo de nia ĉefleŭtenanto.“
„Ĉe kiu regimento vi soldatis, sinjoro gastejestro?“
„Tian bagatelon mi ne memoras, pri tia debilaĵo mi neniam interesiĝis kaj neniam mi pri tio scivolis,“ respondis sinjoro Palivec, „troa scivolemo malutilas.“
La kaŝpolicisto Bretschneider definitive silentiĝis kaj lia nubmieno pliboniĝis nur post alveno de Ŝvejk, kiu, enirinte la gastejon, mendis al si nigran bieron kun jena rimarko: „Ankaŭ en Vieno oni hodiaŭ funebras.“
La okuloj de Bretschneider eklumis plenaj de espero kaj li diris koncize:
„En Konopiště flirtas dek nigraj flagoj.“
„Konvenus, ke estu da ili tie dekdu,“ respondis Ŝvejk, farinte gluton.
„Kial vi opinias, ke dekdu?“ demandis Bretschneider.
„Por ke tio estu kompleto, dekduo, tion eblas pli facile kalkuli kaj aĉetado po dekduoj estas ĉiam pli malmultekosta,“ respondis Ŝvejk.
Regis silento, kiun rompis Ŝvejk mem per ĝemo:
„Li estas do jam tie en la sino de Dio, Dio donu al li eternan gloron. Li eĉ ne ĝisvivis por iĝi imperiestro. Kiam mi estis en soldatservo, generalo falis de sur ĉevalo kaj tute senĝene mortiĝis. Oni volis lin helpi reen, sidigi lin sur la ĉevalon kaj miras, ke li estas tute morta. Kaj ankaŭ lin atendis avanco al feldmarŝalo. Tio okazis ĉe soldata parado. Tiuj paradoj neniam kondukas al io bona. Ankaŭ en Sarajevo estis ia parado. Foje, mi memoras, ke ĉe tia parado mankis al mi dudek butonoj sur la uniformo, ke pro tio oni malliberigis min por dekkvar tagoj en izolejon kaj kapriole ligita mi kuŝis du tagojn kiel Lazaro. Sed en la armeo devas esti disciplino, alie oni ĉion prifajfus. Nia ĉefleŭtenanto Makovec, tiu ĉiam al ni diris: ‚Disciplino devas ekzisti, kretenaj buboj, alie vi grimpus sur arbojn kiel simioj, sed soldatservo faros el vi homojn, debilaj idiotoj.‘ Kaj ĉu tio ne estas vero? Imagu parkon, ni diru sur Karolo-placo, kaj sur ĉiu arbo soldaton sen disciplino. Tion mi ĉiam plej multe timis.“
[Fragmento el la libro Jaroslav Hašek: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, Parto I, pp. 14–16; ilustris Josef Lada, el la ĉeĥa esperantigis Vladimír Váňa (eldonis KAVA-PECH 2004).]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo